Exodus 37

1Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 2Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 3Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. 4Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 5Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston. 6Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. 7Kaj li faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato: 8unu kerubon ĉe unu flanko kaj la duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. 9Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj. 10Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 11Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 12Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo. 13Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. 14Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. 16Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni verŝas, li faris el pura oro. 17Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi. 18Kaj ses branĉoj elstaris el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko; 19tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo; tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro. 20Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj. 21Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj, kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el ĝi. 22La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu forĝita tutaĵo el pura oro. 23Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro. 24El kikaro da pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. 25Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj. 26Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 27Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu ĝin. 28Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 29Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.

Copyright information for Esperanto